Usone persone Rafa, Brandono, kaj Hanso
-
- Education
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu!
Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me
-
Traduku "funcle"!
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas tradukadon, precipe sian propran kaj literaturan. Ho, kaj ankaŭ fonklojn.
Ligiloj
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
2-a Literatura Duonmaratono
Aliĝu al NASK!
Pli da NASKaj detaloj
Usona Kongreso de Esperanto
Sesdek Ok
Lidia
La abeloj kaj la nevidebla
Beletra Almanako 47
La gajaj edzinoj de Windsor
Ne tiel, sed tiel ĉi! -
Lernu, lernu, lernu!
Erin Piateski (Erinja) venas al Usone Persone por priparoli sian vivon en Esperantujo--kaj precipe la retejon Lernu!.
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
2-a Literatura Duonmaratono
Aliĝu al NASK!
Pli da NASKaj detaloj
Usona Kongreso de Esperanto
Sesdek Ok
Lidia
La abeloj kaj la nevidebla
Beletra Almanako 47
La gajaj edzinoj de Windsor
Ne tiel, sed tiel ĉi! -
La ertlita almanako
La erudito István Ertl venas al Usone persone por priparoli aferojn plej diversajn (tamen ĉiam tanĝante iel-tiel la literaturan revuon Beletra almanako). Ĝuu!
Ligiloj
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
2-a Literatura Duonmaratono
Aliĝu al NASK!
Pli da NASKaj detaloj
Usona Kongreso de Esperanto
Sesdek Ok
Lidia
La abeloj kaj la nevidebla
Beletra Almanako 47
La gajaj edzinoj de Windsor
Ne tiel, sed tiel ĉi! -
Esperanto en la populara kulturo
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por priparoli kulturaĵojn popularajn, en kiuj aperas ESPERANTO. Dankon al Ramai pro la informo, ke nin menciis Stuff You Should Know.
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Jutuba kanalo de Esperanto-USA
Stuff you should know
Libera Folio artikolo pri la podkastero
Incubus
Red Dwarf
La pepo pri Mark Esper
Esperanto filmoj2-a Literatura Duonmaratono
Idiot’s Delight
The Idiot
Aliĝu al NASK!
Pli da NASKaj detaloj
Usona Kongreso de Esperanto
Sesdek Ok
La abeloj kaj la nevidebla
Beletra Almanako 47 -
Ĉu fremdulo en Fanujo?
Gastas ĉe ni la kontraŭvola ekspodkastisto Tobiasz Kubisiowski, konata aldone pro sia aktivado en PEJ, TEJO kaj la arta vivo de Esperanto. Estas malpli konate, ke li estas fervora ŝatanto de Usone persone, eble eĉ fano…
En tiu ĉi epizodo, malkovru vi:
Kial Tobiasz kaj Hanso parolis angle inter si en lando ambaŭflanke fremda
Kiel sonas Brandono kun la ĝusta mikrofono
Tion, kio malebligas al Tobiasz pluan podkastadon (almenaŭ provizore)
Tiun, kiu venkis Tobiasz en la Belartaj Konkursoj…
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Jutuba kanalo de Esperanto-USALa plej eta librovendejo en San Francisko
Richard Geoghegan
Fremdulo
Somermeznokta sonĝo
Beletra Almanako 47
Kruko kaj Baniko el Bervalo -
Jesa kaj nea (kun Stela)
Denove Stela venas al la Usonaj personoj por priparoli siajn regulajn literaturajn projektojn--ĉi-foje, ĉefe MoVeMon.
Tamen, oni povas ekscii ankaŭ:
Kiun libron ektradukis Brandono laŭ nurbuŝa interkonsento kun fama aŭtoro?
Kial Rafa finlegis libron, kiun li abomenis?
Kial Hanso malbone tenas la spiriton de Advento?
Kia estis al Stela renkontiĝo kun la fama aŭtoro Istvan Nemere?
Ligiloj:
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Jutuba kanalo de Esperanto-USA
Substack de StelaLa plej eta librovendejo en San Francisko
Bobelarto
MoVeMo
INK
JarKompaso
Somermeznokta sonĝo
Jesa
The Yiddish Policeman’s Union
The Year of Less