Le Monde diplomatique en Esperanto Le Monde diplomatique
-
- News
Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
La vojo el Istanbulo
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/06/article3207.html
Kion do faras la francaj ĵurnalistoj kaj komentistoj, kutime tiom avidaj je «sekretaj dokumentoj» pri Ruslando! La 28-an de Aprilo, germana konservativa gazeto servis al ili sur arĝenta pleto konfidencan projekton el la Oriento, la lastan version de la Pac-interkonsento intertraktita de Kievo kaj Moskvo komence de la milito. Do, teksto grava, kies akcepto povintus eviti du jarojn da alfrontiĝo kaj centmilojn da mortintoj. La francaj komunikiloj faris el tio preskaŭ nenion. «Le Monde diplomatique», Junio 2024.
Artverko: Louis Marcoussis. — «La Colombe Poignardée» (La Ponardita Kolombo), 1927.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information. -
Israelo-Irano, la baldaŭa milito
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.html
Dum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024.
Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pafinterŝango inter Israelo kaj Irano. (Publikaĵo.)
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information. -
Senriskaj asekuristoj
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3200.html
Ventegoj, sekecoj, inundoj … Ĉie en la mondo la pliiĝo de la klimataj malcertecoj kaŭzas konsiderindajn perdojn por la asekuristoj. Tiuj, ĉi-okaze, ne faras al si tro da demandoj. Se risko fariĝas tro kosta, ili altigas la kontribuaĵojn ; se tio ne sufiĉas, ili ĉesas ĝin kovri. «Le Monde diplomatique», Majo 2024.
Artverko: Winslow Homer. — «Danger» (Danĝero), 1883-1887.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information. -
La historio kiel armilo
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/04/article3194.html
Tio estas kvazaŭ la ludo de sep diferencoj, sed inverse. Anstataŭ serĉi malegalecojn en du preskaŭ identaj bildoj, necesas trovi komunaĵojn en malsamaj bildoj, sed kiuj enhavas tiom da detaloj ke oni ĉiam povas trovi iajn similaĵojn. Tempoj de milito taŭgas aparte bone por tio. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2024.
Foto: la brita ĉefministro, Neville Chamberlain, dismontras la Munĥenan interkonsenton ĉe la aerodromo de Heston, okcidente de Londono, je la 30-a de Septembro 1938.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information. -
Kolektivaj punoj
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/03/article3183.html
Tiaj sankcioj, kutimaj en la antikveco kaj en la mezepoko, estas nuntempe konsiderataj kiel barbarecaj. En Palestino, tamen, la tempo de kolektivaj punoj ŝajnas esti neniam malaperinta. «Le Monde diplomatique», Marto 2024.
Artverko: Ivan Ajvazovskij. — «Всемирный потоп» (Diluvo), 1864.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information. -
La ribelo de la traktoroj
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/0000/00/article3170.html
La komentistoj, kiuj pritraktas ĉefe la guton kiu superfluigas la vazon anstataŭ la torentojn kiuj ĝin plenigis, resumas la koleron per protesto «kontraŭ la mediaj normoj», kvazaŭ la kampuloj estus nepre indiferentaj pri la klimata krizo. Sed ĝuste tion la manifestaciantoj akuzas iom ĉie en Eŭropo: la absurdecon de sistemo kiu igas ilin kontribui al ilia propra detruado. «Le Monde diplomatique», Februaro 2024.
Artverko: George Ault. — «Bright Light at Russell's Corners » (Hela Lumilo ĉe Russell's Corners), 1946.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.