25 episodes

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

Pola Retradio en Esperanto Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

    • Society & Culture

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

    E_elsendo el la 30.05.2024

    E_elsendo el la 30.05.2024

    En la 1322-a E_elsendo el la 30.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kubisiowski kun kiu ni interparolas reference al lia postdiploma staĝo pri tradukarto en la Eŭropa Komisiono kaj la nuna laboro en Luksemburgo, sed unuavice ni gratulas pro lia brila E-tradukteksto de la anglalingva romano „Matilda”, kiun aperigis Brita E-Asocio, sekve de sia konkurso.

    • En la komenca parto ni parolas pri la solenata en multaj landoj, ankaŭ en Pollando religia festo de la Dia Korpo, pri ĝia tradicio historia kaj tiu ligita kun la popola celebrado. En Pollando pri ĉi-lasta atestas la surstrataj flortapiŝoj, kiuj estis registritaj en la listo de la kultura heredaĵo de Unesko. En plia novaĵbulteno ni informas pri poloj investantaj en domojn kaj apartamentojn en Hispanio; pri la Muzeo de Johano Paulo la 2-a en Wadowice kaj ĝia junulara konsilio.

    • La sciencteman bultenon ni dediĉas al la 10-jariĝo de la premio Copernicus 2024 kaj distingitaj per ĝi profesoroj Andrzej Udalski el Pollando kaj Joachim Wambsganss el Germanio pro ilia kunlaboro pri astrofizikaj esploroj.

    • Hodiaŭ muzike riĉigis nin brazila kanzono en Esperanto „Revante” el la Brazila Kolekto. Kantas ĝin Flávio Fonseca.

    • La akompana interreta foto prezentas kiel i.a. aspektis flortapiŝoj, kiuj hodiaŭ aperis en grandaj urboj kaj malgrandaj loĝlokoj en la tuta Pollando.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.05.2024

    E_elsendo el la 25.05.2024

    En la 1321-a E_elsendo el la 25.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Per nia hodiaŭa felietono ni invitas vin al Varsovio, kiu dank’ al la reĝo Zygmunt III Waza – Sigismundo la 3-a Vasa de ĉ. 400 jaroj estas la ĉefurbo de Pollando.

    • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nova sezono kun Chopin-muziko en Varsovio; al la finiĝonta morgaŭ en la pola ĉefurbo Internacia Librofoiro; al la baldaŭ finiĝonta ekspozicio pri la Virinoj de fervojo.

    • En la E-komunuma segmento ni citas amplekse el la lasta mesaĝo de UEA lige kun la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo.

    • Muzike akompanas Armel Amiot per fragmento de la kanzono „Nek viro nek virino” el lia bita albumeto „Dezertoj” eldonita de Vinilkosmo aperanta kiel oficiala videaĵo - https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/395-oficiala-eldono-de-la-dua-bit-albumeto-de-armel-amiot,-dezertoj-hodiaŭ-la-24-an-de-majo-2024.html.

    • La akompana interreta foto prezentas la oleopentraĵon de Bernardo Bellotto (la 18-a jarcento). Ĝia motivo estas alrigardo al Krakowskie Przedmieście flanke de la iama Krakova Pordego ĉe la Sigismunda Kolono.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 25 min
    E_elsendo el la 20.05.2024

    E_elsendo el la 20.05.2024

    En la 1320-a E_elsendo el la 20.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Ĉi-foje, la lastan fojon, per la 145-a fragmento ni proponas konatiĝi kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof.

    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri polaj-francaj ekonomiaj rilatoj; pri la komenciĝonta morgaŭ Copernicus Festivalo en Krakovo. Hodiaŭ en la Tago de Abelo ni informas krome pri reaperinta en Pollando la t.n. nigra abelo - Xylocopa violacea.

    • En la scienctema bulteno ni donas la atenton al la perdiĝanta kapablo aŭskulti reference al la usonaj esploroj kaj la funkciado de la pola fondaĵo Audomania.

    • Hodiaŭ muzike riĉigis nin Lucio Avitabile kantante la E-version de la kanzono „Tiu brakumo unika”.

    • La akompana interreta foto prezentas la reaperintan en Pollando, Xylocopa violacea.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 25 min
    E_elsendo el la 15.05.2024

    E_elsendo el la 15.05.2024

    En la 1319-a E_elsendo el la 15.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Nian felietonon pri koninda Pollando ni dediĉas al la historio kaj restaŭrado de la unusola en Pollando palaco en la franca novrenesanca stilo, en la loko Guzowo proksime al Varsovio.

    • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la daŭrantaj en Lodzo Baletaj Rnkontiĝoj; pri kreiĝanta nova opero pri la pola italdevena reĝino Bona Sforza; pri historiaj kaheloj, kiuj revenis al la varsovia Reĝa Komplekso en Łazienki-parko.

    • En la E-komunuma segmento ni informas pri reprezentantoj de UEA dum la lasta konferenco de ALTE (https://www.ek-vi-libro.com/wp-content/uploads/2024/05/Raporto-ALTEm2024.04.pdf); pri la aŭgusta SAT-kongeso en Portugalio (https://sat2024.porto.esperanto.pt).

    • Muzike akompanas nin Luis Obando per la franca 16-jarcenta kanto „Mi ne povas diri”.

    • La akompana interreta foto prezentas  la restaŭratan palacon de Sobański-familio en Guzowo.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 24 min
    E_elsendo el la 10.05.2024

    E_elsendo el la 10.05.2024

    En la 1318-a E_elsendo el la 10.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Komence de la elsendo ni omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de Majorie Boulton per ŝia poeziaĵo „Por paco”, kiu en la nuna situacio en la mondo alprenas apartan emfazon.

    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la daŭrata en Pollando Semajno de Bibliotekoj; pri eksporto de polaj pomoj al la Suda Ameriko, pri retiro de iu el la kontraŭkovimaj vakcinoj de la firmao AstraZeneca.

    • En la scienctema bulteno ni informas pri pola distingo por japanaj sciencistoj, pri la komenciĝinta en Bjalistoko Scienca Pikniko.

    • Fine, en la trarigardo de la E-gazetaro ni kunfoliumas la retan, majan numeron de „Esperanto”, la ĵus aperintan kajeron de „Konstruado” de TAKE 2024, la februaran numeron de „La Revuo Orienta” kaj la 316-an numeron de „Kontakto”.

    • Muzike akompanas nin Jonny M. per sia kanto „La vero” el la KD Regestilo. La hodiaŭan programinformon akompanas foto rilata al la Scienca Pikniko en Bjalistoko.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 26 min
    E_elsendo el la 05.05.2024

    E_elsendo el la 05.05.2024

    En la 1317-a E_elsendo el la 05.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ en nia felietono pri koninda polo ni proksimigas la figuron de profesoro Marceli Nencki, kiu estis la pioniro de biokemio.

    • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la prilaborataj videoetudoj inspiritaj de tolaĵoj de Jacek Malczewski en la Nacia Muzeo en Poznano; pri kvin novaj registroj en la listo de la Pola Kultura Heredaĵo; pri muzikalo ĉe Brodvejo kies heroo estas Tamara Łempicka.

    • En la E-komunuma segmento ni referencas al premio Verloren van Themaat por prof. Federico Gobbo aldone informante pri lia artikolo en la maja „Esperanto”.

    • Muzike akompanas nin la varsovia kanto pri ĝia Malnova Urbo. Kantas Andrzej Tomecki. La akompana interreta foto prezentas lignajn ludilojn de Włodzimierz Ciszek el Łączna-Ostojów. Tiu ludilfara metio ektroviĝis inter la lastaj registroj en la Pola Listo de Kultura Heredaĵo.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 24 min

Top Podcasts In Society & Culture

OZIA!
Ozia
Харанхуй Өрөө
Haranhui Uruu
Negative Mongolians
Negative Mongolians
seheeten
seheeten.media
Бат-Оргил Батсайхан
Bat-Orgil Batsaikhan
No Stupid Questions
Freakonomics Radio + Stitcher

You Might Also Like

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto
Franciska Toubale
Esperanto Programo
Radio Vaticana - Vatican News
Usone persone
Rafa, Brandono, kaj Hanso
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique
Fremdulo 3. Mia luksa vivo
Fremdulo
Bobelarto
Bobelarto