25 afleveringen

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

Pola Retradio en Esperanto Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

    • Maatschappij en cultuur

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

    E_elsendo el la 20.04.2024

    E_elsendo el la 20.04.2024

    En la 1314-a E_elsendo el la 20.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Post kelka paŭzo ni denove proponas kunsekvi kun ni la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Hodiaŭ temas pri la 144-a fragmento.

    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la muzika merkato 2023 en Pollando. Ni informas pri la unuaj reformoj en la pola kleriga sistemo de la registaro de Donald Tusk.

    • En la scienctema bulteno ni referencas al sukcesaj esploroj pri la efika apliko de vasabio por protekti i.a. malnovajn, historiajn papirusojn minacatajn de fungoj.

    • De niaj redakciaj koleginoj Gabi kaj Pamela ni ricevis emocian miniraporteton pri ilia bonvenigo fare de tokiaj esperantistoj en la vegana kafejo „Sojo”. La foto pri tiu renkontiĝo akompanas nian hodiaŭan programinformon;

    • Muzike akompanas nin la originala E-kanto de NOBUKUMI Hirosi „Antaŭ la tagiĝo”.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 25 min.
    E_elsendo el la 15.04.2024

    E_elsendo el la 15.04.2024

    En la 1313-a E_elsendo el la 15.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat. Ni prezentas ankaŭ la lastajn fragmentojn el la ĉapitro >Homo ĉe morto.

    • En la komenca kulturkroniko ni informas pri plia pola skulptisto kreanta en la fama edukejo de skulptistoj en la itala Pietrasanta; pri franca artisto distingita en Pollando okaze de la Internacia Tago de Teatro.

    • En nia felietono pri koninda Pollando ni memorigas vizitindan lokon Niechorze [njeĥoĵe].

    • Muzike akompanas nin Neide kaj ŝia kantinterpreto de Zamenhof-poemo „Ho, mia kor’”.

    • Per interreta foto ni referencas al turismaj allogaĵoj de Niechorze.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 29 min.
    E_elsendo el la 10.04.2024

    E_elsendo el la 10.04.2024

    En la 1312-a E_elsendo el la 10.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz, Tobiasz Kubisiowski kaj Przemysław Wierzbowski.

    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la raporto de Material Focus kaj la pola Instituto pri Ekonomiaj Prognozoj kaj Analizoj koncerne sekvojn, ankaŭ ekologiajn de elektronikaj cigaredoj, aparte de la unufoja uzo; pri la nova turisma atrakciaĵo en la pola montaro.

    • En la sciencbultena informo ni notas la forpason de Peter Higgs, la malkovrinto de Higgs-bosono. Ni informas pri la komenciĝantaj laboroj por difini horzonon por la Luno.

    • Muzike ni memorigas fragmente la meksikian kanton en la interpreto de Olivier Tzaut el lia vinila disko Karnavaleto „Atendu ĝis venos Luno”. Ja la Luno elvokas tiom da emocioj, ne nur sciencajn.

    • La interreta foto akompananta la programinformon ankaŭ rilatas al la lanĉita laboro pri difino de la luna horzono.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 27 min.
    E_elsendo el la 05.04.2024

    E_elsendo el la 05.04.2024

    En la 1311-a E_elsendo el la 05.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Multan lokon en la hodiaŭa elsendo okupas historio, la 65-jariĝo de la unua profesia E-redakcio de Pola Radio. Porokaza arkiva sonmaterialo elektita el 1994 estas Leterkesto okaze de la 35-jariĝo de ĝiaj elsendoj.

    • En la komenca kulturkroniko ni informas pri Dedecius-premio; pri la fruktoj de la projekto rilata al la kontribuo de la romaa/cigana muziko al la eŭropa kulturo; pri ekspozicio kun donacoj de Nobelpremiitoj por Nobel-muzeo en Stokholmo.

    • La E-komunumaj informoj koncernas la nunjaran Hispanan E-kongreson en Cheste; E-ludon dum la Lingvobazaro por rifuĝintoj en Sevilo; Eŭrovizion kaj E-versiajn kantojn.

    • Muzike fragmente akompanas nin Sandro Machado per fragmento de la kanto „Mi sangas sen vi”, kiu estis kandidato dum la elimina procedo por la eŭrovizia konkurso.

    • Per interreta foto ni reiras al la historio de la E-Redakcio de PR prezentante redaktorojn Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn super leteroj de aŭskultantoj en la studio.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 30 min.
    E_elsendo el la 30.03.2024

    E_elsendo el la 30.03.2024

    En la 1310-a E_elsendo el la 30.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo literaturan elsendon „Simbolo de interpaciĝo”, dediĉitan al Edyta Stein, karmelanino Benedikta de la Kruco. Ĝi estis bazita sur la libro de Rita kaj Franz-Georg Rössler „Edino Ŝtono, judino sub la Kruco”.

    • En la komenco ni referencas al la veninta Printempo, proksimiĝanta Pasko kaj proponas kulturkronikajn informojn pri du polaj aŭtoroj rekonitaj eksterlande: Tomasz Różycki honorita per la eŭropa Grand Continent kaj Joanna Bator distingita per la Aŭstra Ŝtata Premio.

    • Muzike ni aŭskultas komune, sed fragmente unu el la plej novaj E-kantoj „Nova tempo” aperintaj en Brazila Kolekto. Kantas Isabella Araújo, gitarakompanas Flávio Fonseca.

    • Nia interreta foto ĉe la programinformo ligas al pola kutimo, t.e.  aspergado kaj benado de korbetoj kun kolorigitaj ovoj kaj minispecimenoj de manĝoj dum S-ta Sabato, kiujn oni konsumos dum la familiaj Paskaj matenmanĝoj la plej proksiman dimanĉon.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 28 min.
    E_elsendo el la 25.03.2024

    E_elsendo el la 25.03.2024

    En la 1309-a E_elsendo el la 25.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • La elsendon komencas informo pri la pasinta lastdimanĉe Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn dum la germana okupacio.

    • En informriĉa kulturkroniko ni parolas pri nova registro en la pola listo de la nacia kulturheredaĵo; pri venka, kelkdekmetra Paska Palmo gajninta en konkurso en Lipnica Murowana; pri baldaŭ finiĝonta subĉiela panela ekspozicio en Varsovio dediĉita al Maria Skłodowska-Curie; pri kolekto de miniaturaj pianoj en Vroclavo.

    • En la E-movada parto ni informas pri la aperinta jam rete 2-a Bulteno de la Aruŝa UK kun i.a. riĉa ekskursa programo kaj pri finiĝanta dua favorpreza aliĝebleco al la 109-a; pri Brno kiel la urbo de UK-2025.

    • Fine aŭdiĝas leterkesta programero.

    • Muzike fragmente akompanas nin ĴeLe per sia E-kanto „Esperantolando” el la albumo „Stacioj de l’amo”.

    • La interreta foto referencas al la hieraŭaj solenadoj de Paska Dimanĉo kaj okazantaj lige kun tio konkursoj por la plej bela, plej granda Paska Palmo.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 26 min.

Top-podcasts in Maatschappij en cultuur

De Jongen Zonder Gisteren
NPO Luister / WNL
Morele ambitie, de podcast
The School for Moral Ambition
Aaf en Lies lossen het wel weer op
Tonny Media
Lang Zal Ze Leven
Liesbeth Staats / Corti Media
Bob
NPO Radio 1 / VPRO
De Erfenis
AudioCollectief SCHIK

Suggesties voor jou

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto
Franciska Toubale
Esperanto Programo
Radio Vaticana - Vatican News
Ne Parolu pri Esperanto [ManchaPod]
ManchaPod
Usone persone
Rafa, Brandono, kaj Hanso
kern.punkto
Eva & Johannes
Braillecast
The Braillists Foundation