kern.punkto Eva & Johannes
-
- Society & Culture
Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
-
Gemoj
Ni ĉiuj konas gemojn. Ili estas ŝtonoj, kiuj fascinas pro la koloreco kaj la strukturoj. Ni parolas kun nia gasto pri tio kio estas gemoj, kaj kial ili aspektas kiel ili aspektas. Pro tio ni ankaŭ klarigas fizikajn esplormetodojn por esplori gemojn.
-
Mediado
Ofte divorcantaj geedzaj paroj longege batalas en juĝeja proceso pri la postgeedzecaj reguloj. Tio plejofte ĉiujn envolvintojn – speciale la infanojn – longe streĉas kaj suferigas. Problemo ofte estas la malemo de la paro sobre interparoli. Mediado povas helpi en tio. Ni parolas kun nia gasto – profesia mediatorino – pri ŝiaj spertoj kun la profesio kaj kiel la tuta afero funkcias.
-
KP214 Seksismo
Nia ĉi-epizoda gasto kunfondis la blogon Egalecen kaj en ĝi verkadis pri ĉiutaga seksismo. Ni parolas la diskriminaciojn kaj malfacilaĵojn kiujn neviraj homoj spertas en sia ĉiutaga vivo.
-
Lingvaj esploroj
Ni ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surloke vojaĝas.
-
Verdigo de urboj
Ĉiuj ŝatas arbojn kaj parkojn en la urboj. Ili ne estas nur agrablaĵoj sed pli kaj pli necesaĵoj por la urba ekosistemo. Samtempe ili ankaŭ alportas riskojn por la urbo kaj ties enloĝantoj. Ni priparolas tiun temon kun spertulo.
-
KP211 Ventmueliloj
Ventenergio estas tradicia energifonto. Tradicie oni uzis la ventforton por mueli grenojn. Unu pioniran projekton por uzi ventenergion en la moderna tempo ni priparolas in tiu ĉi epizodo kun nia gasto.