25 episodes

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

Pola Retradio en Esperanto Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

    • Society & Culture

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

    E_elsendo el la 20.06.2024

    E_elsendo el la 20.06.2024

    En la 1326-a E_elsendo el 20.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ redaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot surprizis la redakciestron Barbara Pietrzak per kelkaj demandoj rilataj al ŝia esperantisteco en la kunteksto de ŝia rondcifera vivjubileo. Tiel kreiĝis mozaiko de rememoraj bildoj, kiujn ni prezentas kiel redakcian antaŭmikrofonan renkontiĝon;

    • En la komencaj novaĵoj ni informas pri la kreiĝanta nova pavilono en la Muzeo de la eksa Treblinka-koncentrejo; pri daŭranta plebiscito por la Pola Arbo 2024; pri la nova turisma atrakciaĵo en Wolin;

    • Hodiaŭ, la 20-an de junio – i.a. en Pollando je 22:50 ni notos Someran Solscticon - komenciĝas la somero. Tio estas temo de nia sciencinforma bulteno;

    • Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon „Amikeco” el la lasta KD de Armel Amiot, kiu aperis kiel dua oficiala muzikvideaĵo; Konsultebla adreso: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/armel-amiot.html;

    • Sur la akompana al la programinformo foto videbliĝas geredaktoroj Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot en la iama E-redakcia ĉambro de la Pola Radio;

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 28 min
    E_elsendo el la 15.06.2024

    E_elsendo el la 15.06.2024

    En la 1325-a E_elsendo el la 15.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ ni denove invitas vin konatiĝi kun konindaj lokoj en Pollando. Hodiaŭ ni proponas la reviziton en la loko Szczytno.

    • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la 85-jariĝo de la Pola Instituto en Budapeŝto; pri la daŭranta festivalo de Henryk Wieniawski en Szczawno-Zdrój; pri Cate Blanchett kiel ĵuriestro dum la aŭtuna 32-a Energa Camerimage en Toruno.

    • En la E-komunuma segmento ni prezentas ampleksan informon baze de la teksto de Povilas Jegorovas, kiu aperis en Sezonoj pri la litova politikisto, ankaŭ esperantisto Vytenis Andriukaitis. Nia plia informo rilatas al la proksimiĝanta UK en Tanzanio kaj al la nula bitnumero de „Afrika Esperantisto”: https://www.esperanto-afriko.org/wp-content/uploads/2024/06/Afrika-Esperantisto-n-ro-00.pdf.

    • Muzike akompanas nin la kantistino Revanta Luna, kiu kantas la poeziaĵon de Zamenhof „Pluvas”. La reta programinforma foto prezentas la restaĵojn de la teŭtona kastelo en Szczytno.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 30 min
    E_elsendo el la 10.06.2024

    E_elsendo el la 10.06.2024

    En la 1324-a E_elsendo el la 10.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ ni memorigas el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon el 1996 kun fama pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska, kies 100-a naskiĝdatreveno pasas nunmonate. En la interparolo ŝi mencias – sen konigi la titolon - apartan teatraĵon kiun por ŝi estis pretiganta Paul Gubbins. Temas pri monologo „Noemi”, kiun ŝi prezentis i.a. dum la UK en Adelajdo en 1997.

    • En la komencaj novaĵoj ni informas pri la plej nova opinisondado rilate enkondukon de eŭro en Pollando; pri la altlerneja programo „Promociado de la pola lingvo”. Krome ni parolas pri la premio Sybilla 2023 atribuita pro la sciencesplora projekto „Arbaro en la vivo kaj kulturo de la loĝantoj de Rzeszów-regiono”; pri la daŭranta en junio reta plebiscito por la pola arbo de la jaro 2024.

    • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la brita eksperimento pri „lernemo” de burdoj.

    • Hodiaŭ ni proponas kiel muzikan ornamon fragmenton de la E-versio de la kanzono „Lina” en la plenumo de Xiaoyun Xu - Kaekay.

    • Sur la akompana interreta foto videbliĝas pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska. Nunmonate pasas ŝia 100-a naskiĝdatreveno.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 05.06.2024

    E_elsendo el la 05.06.2024

    En la 1323-a E_elsendo el la 05.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • En nia redakcia antaŭmikrofona renkontiĝo ni retrorigardas al la okazintaj semajnfine 35-aj Esperanto-Tagoj en Krakovo kaj al ĝia interesa programo. El la akordiona koncerto de Halina Różenek ni ĉerpas konatajn krakovajn melodiojn akompane al nia interparolo.

    • La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas interesan iniciaton „Perdiĝintaj dummilite pentraĵoj en la urba spaco” en Gdansko-Gdynia; la 21-an Festivalon Corso Polonia en Romo; skulptaĵojn de Paweł Orłowski en Reĝaj Ĝardenoj de Krakovo.

    • En la E-komunuma segmento ni prezentas adiaŭan informon pri la forpasinta litova esperantisto Petras Čeliauskas, baze de la GK-o de UEA.

    • Muzike akompanas nin Daniel Haddad kaj lia kanzono „Kanto al la mondo”.

    • La akompana al la programinformo interreta foto bildigas iujn el la skulptaĵoj de Paweł Orłowski el la ciklo "Kontrastoj" videblaj aktuale en Krakovo.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 30.05.2024

    E_elsendo el la 30.05.2024

    En la 1322-a E_elsendo el la 30.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kubisiowski kun kiu ni interparolas reference al lia postdiploma staĝo pri tradukarto en la Eŭropa Komisiono kaj la nuna laboro en Luksemburgo, sed unuavice ni gratulas pro lia brila E-tradukteksto de la anglalingva romano „Matilda”, kiun aperigis Brita E-Asocio, sekve de sia konkurso.

    • En la komenca parto ni parolas pri la solenata en multaj landoj, ankaŭ en Pollando religia festo de la Dia Korpo, pri ĝia tradicio historia kaj tiu ligita kun la popola celebrado. En Pollando pri ĉi-lasta atestas la surstrataj flortapiŝoj, kiuj estis registritaj en la listo de la kultura heredaĵo de Unesko. En plia novaĵbulteno ni informas pri poloj investantaj en domojn kaj apartamentojn en Hispanio; pri la Muzeo de Johano Paulo la 2-a en Wadowice kaj ĝia junulara konsilio.

    • La sciencteman bultenon ni dediĉas al la 10-jariĝo de la premio Copernicus 2024 kaj distingitaj per ĝi profesoroj Andrzej Udalski el Pollando kaj Joachim Wambsganss el Germanio pro ilia kunlaboro pri astrofizikaj esploroj.

    • Hodiaŭ muzike riĉigis nin brazila kanzono en Esperanto „Revante” el la Brazila Kolekto. Kantas ĝin Flávio Fonseca.

    • La akompana interreta foto prezentas kiel i.a. aspektis flortapiŝoj, kiuj hodiaŭ aperis en grandaj urboj kaj malgrandaj loĝlokoj en la tuta Pollando.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.05.2024

    E_elsendo el la 25.05.2024

    En la 1321-a E_elsendo el la 25.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:



    • Per nia hodiaŭa felietono ni invitas vin al Varsovio, kiu dank’ al la reĝo Zygmunt III Waza – Sigismundo la 3-a Vasa de ĉ. 400 jaroj estas la ĉefurbo de Pollando.

    • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nova sezono kun Chopin-muziko en Varsovio; al la finiĝonta morgaŭ en la pola ĉefurbo Internacia Librofoiro; al la baldaŭ finiĝonta ekspozicio pri la Virinoj de fervojo.

    • En la E-komunuma segmento ni citas amplekse el la lasta mesaĝo de UEA lige kun la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo.

    • Muzike akompanas Armel Amiot per fragmento de la kanzono „Nek viro nek virino” el lia bita albumeto „Dezertoj” eldonita de Vinilkosmo aperanta kiel oficiala videaĵo - https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/395-oficiala-eldono-de-la-dua-bit-albumeto-de-armel-amiot,-dezertoj-hodiaŭ-la-24-an-de-majo-2024.html.

    • La akompana interreta foto prezentas la oleopentraĵon de Bernardo Bellotto (la 18-a jarcento). Ĝia motivo estas alrigardo al Krakowskie Przedmieście flanke de la iama Krakova Pordego ĉe la Sigismunda Kolono.

    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    • 25 min

Top Podcasts In Society & Culture

нет проблем
Anastasia Larkicheva
Otvet.co
Otvet.co
Unexplained
iHeartPodcasts
Janam
Janam
Freakonomics Radio
Freakonomics Radio + Stitcher
No Stupid Questions
Freakonomics Radio + Stitcher

You Might Also Like

Esperanto Programo
Radio Vaticana - Vatican News
kern.punkto
Eva & Johannes
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique
Fremdulo 3. Mia luksa vivo
Fremdulo
Choses à Savoir SCIENCES
Choses à Savoir
Acontece que no es poco con Nieves Concostrina
SER Podcast