5 episodes

Venu kaj aŭskultu dum Martin babilas kun siaj plej karaj amikoj de Esperantujo. Per temoj de ĉiutagaj hazardaĵoj al filozofio, la celo simple estas kundividi naturajn konversaciojn kaj montri kiom diversa kaj mojosa estas nia mirinda komunumo.

Umado Kun Martin Martin Rue

    • Education

Venu kaj aŭskultu dum Martin babilas kun siaj plej karaj amikoj de Esperantujo. Per temoj de ĉiutagaj hazardaĵoj al filozofio, la celo simple estas kundividi naturajn konversaciojn kaj montri kiom diversa kaj mojosa estas nia mirinda komunumo.

    #04 – Siru Laine: la vivo de poligloto kaj tradukisto, ĉio pri lingvoj, lingvo-lernado kaj tradukado, kun spruĉo da Eŭrovizieco, kompreneble.

    #04 – Siru Laine: la vivo de poligloto kaj tradukisto, ĉio pri lingvoj, lingvo-lernado kaj tradukado, kun spruĉo da Eŭrovizieco, kompreneble.

    En tiu ĉi epizodo mi babilas kun mia kara amikino Siru Laine – homo de multaj talentoj. Siru estas poligloto kaj tradukisto, inter aliaj aferoj, kaj ni pritraktas kiel estas la vivo de poligloto kaj tradukisto, lingvo-lernadon kaj konsilon por tiuj, kiuj emas sekvi la paŝojn de Siru kaj eklerni novajn lingvojn. Ni eĉ trovas tempon por babili iomete pri alia grava afero el la ŝatokuplisto de Siru: Eŭrovizio. Kia bonega konversacio.

    • 1 hr 25 min
    #03 – Maurizio Giacometto: ĉio pri Esperanto, artefaritaj lingvoj, kaj iom da teniso.

    #03 – Maurizio Giacometto: ĉio pri Esperanto, artefaritaj lingvoj, kaj iom da teniso.

    Mia tria gasto estas mia tre bona amiko Rico. Ni parolis multe pri Esperanto de diversaj flankoj, inkluzive de indaj projektoj kiel uea.facila kaj Ekparolu, la Brita Kongreso, kaj la sperto studi kaj instrui la lingvon, kiun Rico nun faras en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano. Ni eĉ trovis tempon por iomete babili pri teniso kaj politiko.

    • 1 hr 30 min
    #02 – Andy Hernandez Martínez: la unikeco de Esperanto, vojaĝado, kiel vivi pli sane kaj la ligo inter korpa kaj mensa sano.

    #02 – Andy Hernandez Martínez: la unikeco de Esperanto, vojaĝado, kiel vivi pli sane kaj la ligo inter korpa kaj mensa sano.

    Andy estas mia dua gasto kaj aliĝas por babili pri ĉio de projektoj kaj vojaĝado, al kiel vivi, manĝi kaj eĉ pensi pli sane. Andy kaj mi renkontis unu la alian dum niaj vojaĝoj en Lanzaroto, kaj ekde tiam fakte ne havis duan ŝancon babili denove pri tiom multe da interesaj aferoj... nu, ĝis nun. Ĝuu!

    • 1 hr 30 min
    #01 – Sandra Vives: Esperanto, aĝiĝo, la estonteco kaj filozofio.

    #01 – Sandra Vives: Esperanto, aĝiĝo, la estonteco kaj filozofio.

    En la unua plena epizodo de Umado Kun Martin, mia plej kara amikino de Esperantujo aliĝas por babili kun mi pri ĉio de kiel ŝi Esperantistiĝis kaj kiel ŝanĝiĝos la mondo, al kion ŝi farus se subite ŝi gajnus milionon da dolaroj.

    • 1 hr 7 min
    #00 – Bonvenon

    #00 – Bonvenon

    Saluton kaj bonvenon en mia nova podkasto Umado Kun Martin. En tiu ĉi podkasto mi invitos interesajn homojn de nia kara komunumo veni kaj babili kun mi pri ĉio de filozofio al ĉiutagaĵoj.

    • 1 min

Top Podcasts In Education

Everything Antarctica
Matty Jordan & Jonny Harrison
Coffee Break German
Coffee Break Languages
The Wizard Liz
The Wizard Liz
For The Girls
Victoria Alario
RealLife English: Learn and Speak Confident, Natural English
RealLife English
Morning Rae
Allana Blumberg