Radio Esperanto

Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka
Radio Esperanto Podcast

Sonprogramo en la internacia lingvo Esperanto el Kaliningrado (Ruslando)

  1. 05/05/2019

    Radio Esperanto, №49

    Inter la 48a kaj la 49a programoj pasis dek semajnoj, dum kiuj la programgvidantoj ne mallaboris. Dum ĉi tiu tempo ni pretigis tri numerojn de La Ondo de Esperanto kaj multe laboris pri la nova eldono de Baza literatura krestomatio. Sep semajnojn el la dek okupis la Granda Fasto, kiun sekvis la hodiaŭ finiĝanta Paska Semajno en kies komenco ni finfine ĝuis tritagan ripozon en Kaliningrado kaj en nia ripoz-loĝejeto en Zelenogradsko. En la 49a programo tuj post la enkonduko estas aŭskultebla la Kaliningrada felietono de Halina, kiu rakontas pri du festivaloj, kiuj okazas ĉi-semajne en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto, inkluzive de la preskaŭ centpaĝa marta interlingivstika numero. Poste Halina legas Esperantan tradukon de amuza Paska rakonto de la rusa humuristo Nikolaj Lejkin, kaj fine de la programo vi konatiĝos kun la unua Esperanto-albumo de la itala kantistino Kjara. En ĉi tiu programo: Enkonduko Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2019, №3,4,5 Post la Paska diservo: Humura rakonto de Nikolaj Lejkin (Legas Halina Gorecka) Blua horizonto: Kanto el debuta Esperanto-albumo de Kjara Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Kjara (Chiara Raggi) Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/ Elŝuteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php Blua horizonto ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.

    35 min

About

Sonprogramo en la internacia lingvo Esperanto el Kaliningrado (Ruslando)

You Might Also Like

To listen to explicit episodes, sign in.

Stay up to date with this show

Sign in or sign up to follow shows, save episodes and get the latest updates.

Select a country or region

Africa, Middle East, and India

Asia Pacific

Europe

Latin America and the Caribbean

The United States and Canada