Radio Esperanto, №52

Radio Esperanto Podcast

Post kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto. Post la enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas por vi la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide. En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303)
  5. Nova bitlibro: El la rusa poezio
  6. Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka)
  7. Nuda: Kanto de Gijom' Armide
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Gijom Armide Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/ Nenifar' ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

To listen to explicit episodes, sign in.

Stay up to date with this show

Sign in or sign up to follow shows, save episodes and get the latest updates.

Select a country or region

Africa, Middle East, and India

Asia Pacific

Europe

Latin America and the Caribbean

The United States and Canada