Fremdulo 3. Mia luksa vivo Fremdulo
-
- Society & Culture
Persona podkasto kun biaso por lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperanto
Telegramo: t.me/fremdulo
-
3/02 Esperantuja tediĝo (kun Rafał Darasz #2)
Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili.
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
---
Send in a voice message: https://podcasters.spotify.com/pod/show/fremdulo/message -
3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1)
Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon!
Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
---
Send in a voice message: https://podcasters.spotify.com/pod/show/fremdulo/message -
2/07 Mi denove plendas pri Esperantujo
Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
---
Send in a voice message: https://podcasters.spotify.com/pod/show/fremdulo/message -
2/06 Publika debato tviteriĝas
Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
---
Send in a voice message: https://podcasters.spotify.com/pod/show/fremdulo/message -
2/05 Resumo de 2021
Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo.
Jarkompaso: yearcompass.com/eo
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
---
Send in a voice message: https://podcasters.spotify.com/pod/show/fremdulo/message -
2/04 Ĝojo pri la neebla
En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado.
Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
---
Send in a voice message: https://podcasters.spotify.com/pod/show/fremdulo/message