Pola Retradio en Esperanto

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Pola Retradio en Esperanto Podcast

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

  1. 1 DAY AGO

    E_elsendo el la 20.09.2024

    En la 1349-a E_elsendo el la 20.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La komenca aktualaĵo rilatas al la daŭranta batalo kontraŭ la inundo plaginta Pollandon en la lasta semajno. • Sekve en la kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de 150 eldonoj de „Sinjoro Tadeo” en Poznano; pri filmo en la dana-pola-sveda kunprodukto kandidatigita de Danio por Oskar-premio; pri arkeologiaj malkovroj ĉe la konstruplaco en Krakovo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri aparta mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Paco (21.09.2024) kaj pri KAEST kun la sama temo kiel la venontjara UK en Brno, Ĉeĥio. • En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni deklamprezentas la poeziaĵon de Lilli Promet "Aŭtuno I" en la traduko de Hilda Dresen, kiu devenas el la libro „Estona Soveta Poezio” (1977). • Muzike akompanas nin ĉi-foje Feri Floro per la kanzono „Ĝui la vivon”. La interreta foto prezentas la E-tradukon de la epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz, kiun faris Antoni Grabowski. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    21 min
  2. 5 DAYS AGO

    E_elsendo el la 15/16.09.2024

    En la 1348-a E_elsendo el la 15/16.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ la prezidanto de UEA Duncan Charters,  kiu dum la pasinta semajno gastis en Poznano dum la ekzamena sesio de la Interlingvitikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato, kaj kontribuis prelege al la sekvinta poste lasta eldono de ARKONES. En nia interparolo ni koncentriĝas pri la ekzamena sesio de instruita trejnado gvidita de Katalin Kováts. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri grava mesaĝo, kiun ricevis Etsuo Miyoshi de la Eŭropa Komisiono agnoskinta la uzorajton de Esperanto en tiaj programoj kiel Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo; pri la inundo plaginta la sud-okcidentan Pollandon; pri septembro kiel Pola Monato en la kanada Nov-Skotio; pri kreskanta turisme interesiĝo pri la salminejo Wieliczka. • En la sciencbultena rubriko ni informas pri la  Futurologia Konferenco okazinta semajnfine kun la partopreno de kulturagantoj kaj sciencistoj. • Ĵus aperis en jutubo la plej nova muzikvideo de Armel Amiot pri „Nova Tero” - https://youtu.be/oEMevgFW6RE. Ni prezentas fragmente ĝian sonversion. La programinformon akompanas interreta foto kun alrigardo al la plaga inundo konkeranta la sudorientan Pollandon. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    21 min
  3. AUG 25

    E_elsendo el la 25.08.2024

    En la 1344-a E_elsendo el la 25.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La eĥoj ligitaj kun la 1-a UK en Afriko daŭre troveblas en nia laŭvica elsendo. Ĉi-foje pro la komuna foliumado de la kelkaj retaj periodaĵoj. Ni referencas al „Libera Folio” kaj citas el la raportaj vortoj de Tim Owen aperintaj en la teksto „En Aruŝo venkis idealismo”. Ni referencas al sezonoj.ru kaj aperinta en ĝi raporto de Jukka Pietiläinen „Unika okazaĵo en Aruŝo”, citante liajn finajn vortojn. Ni foliumas la rete aperintan septembran numeron de „Esperanto”, kiu plimulton de la numero dediĉas al la 1-a UK en Afriko, sed en kiu ni i.a. trovas ankaŭ interesajn informojn pri la antaŭinta ĝin ILEI-kongreso en la Suda Ameriko en Maceió, Brazilo. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri niĉaj lingvoj sur la pola labormerkato; pri malkreskanta interesiĝo pri vintrinkado en la monda skalo; pri fandindustriaj tradicioj registritaj kiel laŭvica pola kulturheredaĵo. • La sciencbultena rubriko enhavas donitaĵojn pri apliko de novaj teknologioj jen por la akirado de grafeno el mikroplasto, jen por povi redati la kreiĝon de la Torina Mortotuko je la tempo de Kristo. • Ni krome informas pri nova ZEO en Bjalistoko. Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Kune kun vi”. La akompana al la programinformo interreta foto koncernas la malkreskantan vinpoduktadon en la monda skalo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    24 min
  4. AUG 20

    E_elsendo el la 20.08.2024

    En la 1343-a E_elsendo el la 20.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Patricio Agustín Iglesias kaj Meiyer Goren, kun kiuj ni interparolas pri aktuala stato de la #PasportaServo. Ni informe referencas al la aperinta hodiaŭ en Libera Folio interparolo pri la progresoj en la katalogado de Biblioteko Hector Hodler en la Nacia Biblioteko en Varsovio: https://www.liberafolio.org/2024/08/20/la-katalogado-de-biblioteko-hodler-progresas/; al la aperinta antaŭ kelkaj tagoj ĉe Libera Folio resuma retrorigardo de Tim Owen pri la 109-a UK en Aruŝo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri lernolibroj en la svahila aperintaj antaŭ la UK en Aruŝo; pri la kandidatigoj por la Premio Maertens; pri restarigita ZEO en Bjalistoko; pri la jam anoncita Virtuala Kongreso de Esperanto 2024. • En la komencaj kulturkronikaj sciigoj ni informas pri pola literaturo en Beogrado; pri samurajaj glavoj ekspoziciataj en Toruno, pri historia skizo rilatanta al la aspekto de palacaj ĝardenoj en Bjalistoko. • Pri Falsteloj de Erika Godó (Belulino) kantas Suno AI. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas ĝuste la fenomenon de falantaj steloj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    29 min
  5. AUG 15

    E_elsendo el la 15.08.2024

    En la 1342-a E_elsendo el la 15.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas la lastan faskon da sondokumentoj ligigitaj kun la 109-a UK en Aruŝo. Tio estas nia 8-a kaj lasta raporta kontribuo dediĉita al la 1-a UK en Afriko. Pri la publika kunsido de Akademio de Esperanto, okazinta la lastan ĵaŭdon, rakontas la sekretario de la Akademio, François Lo Jacomo. Marija Belošević informas kiel IKUE kaj KEU preparis sin por la Movada Foiro kaj proksimigas sian kontribuon al la Kleriga Lundo. Tim Owen konfesas publikan penton pro sia skeptikeco rilate al sukceso de la UK-o en Afriko. • Komence en aktualaĵoj ni informas pri la 104-a datreveno de la Varsovia Batalo 1920, solenata kiel Festo de la polaj militistaj fortoj; pri somera Paderewski-festivalo kaj la subĉielaj koncertoj de lia muziko en Ujazdów-parko; pri Medalo de Nils Gunnar Jerlov por profesoro Dariusz Stramski. • La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al la esploroj de profesoro Stramski kaj la atribuita al li medalo de Oceanografia Societo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    23 min
5
out of 5
5 Ratings

About

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

To listen to explicit episodes, sign in.

Stay up to date with this show

Sign in or sign up to follow shows, save episodes, and get the latest updates.

Select a country or region

Africa, Middle East, and India

Asia Pacific

Europe

Latin America and the Caribbean

The United States and Canada