Pola Retradio en Esperanto

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

  1. 4d ago

    E_elsendo el la 25.09.2026

    En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio. • Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri interesa ekspozicio pretigata en Varsovio lige kun la 800-a mortodatreveno de s-ta Francisko; pri restaŭro de la historia pavilono en la somera rezidejo Branicki-familio apud Bjalistoko; pri impona kolektista donaco de kelkdek horloĝoj por la muzeo en Wilanów. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara eldono de la tradukkonkurso Lucija Borčić, por kiu konkursaĵojn necesas sendi ĝis la 10-a de oktobro (hes.keu@gmail.com); pri la lanĉo de la dumviva membreco en la Societo Zamenhof (uea.org/gk/1325a1). • Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmenton de la kanto de Feri Floro „Mi rakontas”. La foto prezentas la Nederlandan Hindion, en kiu dum 24 jaroj laboris la heroo de nia felietono. (Clockwork Orange z niderlandzkiej Wikipedii) CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo. .

  2. Sep 21

    E_elsendo el la 20.09.2026

    En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri prof. Deptuła el Pollando, nova eksperto de WHO; pri juna polo distingita per Young Courage Award de la Sveda Wallenberg-Akademio; pri Inglot-kosmetikaĵoj el Pollando. • Nian sciencan temon ni dediĉas al internaciaj esploroj, kiujn partoprenis polaj sciencistoj, pri la rolo de pupiloj por rekoni/ekzameni la cerbofunkciadon. • Hodiaŭ ni komune proponis aŭskulti fragmenton de la kanto „Espero brilas en la Mallumo” por la teksto de Andreo Rygielski el la jutuba profilo WaveSculptor. •  La akompana foto afiŝita de Alekso Miller en Telegramo prezentas grupon de kelkaj usonaj kongresanoj dum la 111-a UK. En la dua vico en verda T-ĉemizo troviĝas nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, Ruth “Margo” Keves-Cohen. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  3. Sep 15

    E_elsendo el la 15.09.2026

    En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige kun la hodiaŭa jubilea E_elsendo el Varsovio. • Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo, pri la jubileanta Nacia Muzeo en Lublin (orienta Pollando) kaj la ekspozicio en la bjalistoka Muzeo de la Siberiekzilitoj. • En la E-komunuma segmento ni informas pri  evento omaĝe al la forpasinta ĉi-somere prezidanto de la Akademio de Esperanto – uea.org/gk/1332a1; pri UEA- alvoko kunfesti la septembrajn – Semajno de Paco kaj Tago de la Eŭropaj Lingvoj – uea.org/gk/1331a1. • Muzike akompanas nin Armel Amiot, kies elektronikan albumeton hodiaŭ – tio estas en lia naskiĝdatreveno – lanĉis Vinilkosmo. • En la foto akompananta la programinformon prezentiĝas en la kongreseja vestiblo de la 111-a UK en Graz la ĉefredaktoro de la Pola RetRadio en Esperanto. La foton peritan de Jungkee Lee faris Sunera el Koreio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo. .

  4. Sep 10

    E_elsendo el la 10.09.2026

    En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang – kongresa fotisto, akompanas nian programinformon. Detalajn informojn pri la premiito enhavas la GK de UEA: uea.org/gk/1275a1. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri Internacia Pritakso de Lernejaj Kapabloj-2025; pri la nova lernojaro en Pollando sen poŝtelefonoj; pri la sporta aktivado de poloj. • Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la svedaj-ĉinaj esploroj pri la lernorezultoj de ĉinaj lernantoj uzantaj kaj ne uzantaj AI-on. • Muzike akompanas nin la kanzono „Gitaristo”, kiun komponis kaj kantas Flávio Fonseca. Ĝia teksto, kies aŭtoro estas Ewa B. Grochowska, akiris la 1-an premion kiel la kantoteksto en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  5. Sep 5

    E_elsendo el la 05.09.2026

    En la 1498-a E_elsendo el la 05.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de IKUE, Marija Belošević, kun kiu ni interparolas pri la 77-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista – IKUE. Ĝi okazis en Graz antaŭtage de la 111-a UK. • Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn pri la okazinta hodiaŭ Nacia Legado, al kiu aliĝis ankaŭ polaj kaj eksterlandaj esperantistoj; pri la kulturperdoj de Pollando dum la 2-a mondmilito kaj ĉi-rilata ekspozicio en la Eŭropa Parlamento; pri la proksimiĝanta al la fino en Varsovio ekspozicio pri Art Déco en la religia spaco; pri kolektista arĝenta monero honore al la pola olimpika leĝeratletika ĉampionino Halina Konopacka kaj honore al ŝia rolo en la savado de la orprovizoj de la Pola Nacia Banko dum la 2-a mondmilito. • En la E-komunuma segmento ni peras la inviton de IKUE al publika diskuto dum la Monda Tago por Preventi Memmortigojn, la 10-an de septembro. Aliĝoj pere de ikue.reto@gmail.com. • La foto akompananta la programinformon estas ilustraĵo el la publika domajno de la verko de Adam Mickiewicz „La Prauloj” (Avoj). Ĝiaj fragmentoj estis legitaj dum la hodiaŭa Tago de la Nacia Legado. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  6. Aug 31

    E_elsendo el la 30.08.2026

    En la 1497-a E_elsendo el la 30.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En niaj hodiaŭaj sonscenoj pri la 111-a UK en Graz ni koncentriĝas pri la omaĝprogramero honore al la mortinta en novembro 2025 Roman Dobrzyński. En ĝi ni aŭdas fragmente la salutojn de lia filo Feliks, esprimitajn ankaŭ en la nomo de la fratino Ewa, al la kongresanoj en Graz; etan fragmenton de la filmo pri Roman Dobrzyński de Jerzy Dryja, varsovia esperantisto, mortinta rekte antaŭ la 111-a. Roman Dobrzyński rememore adiaŭas Ursula Grattapaglia el la brazila Bona Espero. Kelkajn memorbildojn pri Roman Dobrzyński dividas Humphrey Tonkin. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri la okazonta Tago de la Nacia Legado (05.09.2026) kaj aparta E-legado en la Zamenhof-Centro en Bjalistoko. Ni informas pri prezidanta posteno de la pola sciencistino, prof. A. Tycińska en Asocio de Akuta Kardiovaskula Prizorgo; pri novaj merkatreguloj de mielo sur la pola merkato. • La programinformon akompanas foto de John Huang prezentanta la kongresan publikon ĉe balkono de la Zamenhof-Salono en Graz. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  7. Aug 25

    E_elsendo el la 25.08.2026

    En la 1496-a E_elsendo el la 25.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia elsendo daŭras la sondokumenta retrorigardo al la 111-a UK en Graz. Hodiaŭ ni ligas al la eventoj el la 6-a de aŭgusto, dum kiu i.a. estis du programeroj ligitaj kun la beletra vivo de la E-komunumo. Ĵus aperis la GK de UEA kun la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026. En nia elsendo tiujn rezultojn sondokumente prezentas la prezidanto de la BK-oj Miguel Fernández. La sondokumento aperas en la reredaktita formo por la bezonoj de la elsendo. Ĝi estas trovebla en la fb-a profilo de Amikoj de Belartaj Konkursoj de UEA. La plia sondokumento rilatas al la lastaj minutoj de la omaĝa evento, “#Kalocsay 50 kaj #Auld 20: memore al elstaraj poetoj”. En ĝi István Ertl eksplikas, kiel kreiĝis la poemo de Wiliam Auld „La Plenumo” kaj legas ĝian tekston, Bruĉjo Casini prezentas anekdoton pri tio, kiel okazis, ke William Auld tradukis en Esperanton ĉiujn Ŝekspir-sonetojn. La scenon fermas la muzikigita versio de „La Plenumo” kantita sub la gvido de Zdravka Bojčeva. • En la komenco de la elsendo ni prezentas – krom elektitaj historiaj datoj de 25.08 – kulturkronikajn informojn. Temas pri nekonataj manuskriproj de s-ta Aŭgusteno en Pelplin; pri la kreiĝinta Historia Centro de Templanoj en Opatów kaj porokaza ekspozicio; pri la daŭranta en Varsovio festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. • La foto akompananta la programinformon prezentas scenon, en kiu Tim Owen en la nomo de EAB anoncas, ke la gajnita premio en la Belartaj Konkursoj pro La Libro de la Jaro riĉigos la Konton Espero de UEA, kiu celas helpi esperantistajn viktimojn de militoj kaj naturaj katastrofoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  8. Aug 20

    E_elsendo el la 20.08.2026

    En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informos pri planita por septembro renkontiĝo dediĉita al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo. Ni informas krome pri reveno al historia kutimo en Krakovo malfermi kaj fermi la urban pordegon. • Ni transdonas la informon pri la forpaso de nova Honora Membro de UEA, 100-jara Martin Stuppnig. Li estis nia tre aktiva aŭskultanto kaj ofta gasto de la redakcio. Ni memorigas arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun Martin Stuppnig pri lia partoprenado en la E-feriadoj en Międzygórze kaj en Kudowa. • La programinformon akompanas foto de Heidi Goes pri la Libroservo dum la 111-a UK. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

5
out of 5
6 Ratings

About

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

You Might Also Like