Pola Retradio en Esperanto

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

  1. 2d ago

    E_elsendo el la 15.10.2026

    En la 1506-a E_elsendo el la 15.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia felietono pri dek ses lokoj ricevintaj la nomon „Mirlokoj de Pollando 2026” laŭ la plebiscito de la pola eldono de „Nationale Geographic”, ni iom supraĵe informas pri la ok unuaj; • Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la partopreno de poloj en la kultura vivo laŭ la Nacia Kulturcentro; pri la 17-a Internacia Violnista Konkurso en Poznano; pri la   senpage viziteblaj en novembro kvar reĝaj rezidejoj en Pollando; • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto, Jasper Jacobsen kaj citas lian respondon donitan al „Libera Folio” pri la prioritatoj en lia laboro; pri daŭra ebleco por junaj esploristoj aliĝi al la venontjara konferenco en Parizo „Esperanto 140” https://shesl.org/en/2027-esperanto-2/; • Por la muzika programkontribuo ni elektis la kanton „Doloro” de Julia Sigmond, por kiu muzikon kaj voĉon donis Raym; La akompana foto el Vikipedio prezentas la publikan kunsidon de la Akdemio dum la UK en Seulo en 2017. La foton faris Robin van der Vliet – CC BY-SA 4.0 • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo. .

  2. 3d ago

    E_elsendo el la 10.10.2026

    • En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la pioniroj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Oto Bujwid; Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado; • Nia scienca temo traktas la temon de la urba brupoluado kaj ĝiaj sekvoj; • Hodiaŭ Vinilkosmo oficiale eldonis la trian bitan albumeton en Esperanto “jOmO popumas”. La aperigo kongruas kun la pasantaj hodiaŭ naskiĝdatrevenoj de tre fama artisto el Tuluzo kaj de la estro de VINILKOSMO, Flo Martorell. Krom niaj redakciaj bodeziroj por jOmO kaj Flo ni prezentas fragmente la kanton de jOmO „Agu por paco”; • La akompana foto prezentas kukurbojn, nun tre popularajn en Pollando kiel konsuma produkto kaj kiel dekora elemento. • Fine iom da humoro el nia arkivo. La komencaj vortoj kaj kelkaj skotaj serĉoj el la libreto pri skolta humoro de Andrzej Pettyn, eldonita antaŭ multaj jaroj de FLE. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  3. Oct 5

    E_elsendo el la 05.10.2026

    En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la 19-jarcenta arta grupo nabistoj en la varsovia Muzeo de Łazienki-parko. • Nia antaŭmikrofona gasto estas elstara afrika aktivulo el Togolando Adjévi ADJE, i.a. redaktoro de la platformo https://www.esperanto-afriko.org/. Kun li ni interparolis pri iuj problemoj de afrikaj esperantistoj dum la 111-a UK en Graz. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la planita por hodiaŭ en Rio de Janeiro ronda tablo pri „Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto” (uea.org/gk/1335a1), pri la 31.10, la tempolimo kandidatigi por la premio Gregoire Maertens 2026 (uea.org/gk/1333a1). • Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmente la konatan kanton de Tom Jobim „Knabino el Ipanema”, kiun registris en la KD „Tom Jobim en Esperanto” (2002) Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca. La akompana foto el vikipedio prezentas George Sand fotitan de Nadar, 1864. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  4. Sep 30

    E_elsendo el la 30.09.2026

    En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin Weemeyer (https://radikalatenero.substack.com/). La akompana foto al la hodiaŭa programinformo el la fb-profilo de Stela prezentas ŝin en la akompano de amikoj dum la nunjara UK. • Komencaj aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 30.09 – rilatas al lelekto de prof. Arkadiusz Marciniak el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano kiel la nova prezidanto de la Eŭropa Societo de Arkeologoj; al establo de la Komisiono por Evoluo kaj Sekureco de la Artefarita Intelekto rilate al la unia AI-akto kaj elekto de ĝia prezidanto, Pamela Krzypkowska i.a. nia redakcia kunlaborantino; al loka sukceso en la suda Pollando en la formo de riverpasejo, jam nomita Najbara Ponto por poloj kaj ĉeĥoj ĉe Olza-rivero. • Per nia scienca temo ni proksimigas sukceson de japanaj sciencistoj el la Tokia Universtato kaj iliaj tiel nomataj nevideblaj elektrodoj. Ili povas malfermi vojon al diskreta, longdaŭra monitorado de pacientoj, kiuj tiel estus senigitaj je malkomforto senti sin observataj kaj taksataj. • Hodiaŭ ni komune proponis aŭskulti fragmenton de la kanto „Vi estas amo” de Mikaelo Bronstein. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  5. Sep 25

    E_elsendo el la 25.09.2026

    En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio. • Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri interesa ekspozicio pretigata en Varsovio lige kun la 800-a mortodatreveno de s-ta Francisko; pri restaŭro de la historia pavilono en la somera rezidejo Branicki-familio apud Bjalistoko; pri impona kolektista donaco de kelkdek horloĝoj por la muzeo en Wilanów. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara eldono de la tradukkonkurso Lucija Borčić, por kiu konkursaĵojn necesas sendi ĝis la 10-a de oktobro (hes.keu@gmail.com); pri la lanĉo de la dumviva membreco en la Societo Zamenhof (uea.org/gk/1325a1). • Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmenton de la kanto de Feri Floro „Mi rakontas”. La foto prezentas la Nederlandan Hindion, en kiu dum 24 jaroj laboris la heroo de nia felietono. (Clockwork Orange z niderlandzkiej Wikipedii) CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo. .

  6. Sep 21

    E_elsendo el la 20.09.2026

    En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri prof. Deptuła el Pollando, nova eksperto de WHO; pri juna polo distingita per Young Courage Award de la Sveda Wallenberg-Akademio; pri Inglot-kosmetikaĵoj el Pollando. • Nian sciencan temon ni dediĉas al internaciaj esploroj, kiujn partoprenis polaj sciencistoj, pri la rolo de pupiloj por rekoni/ekzameni la cerbofunkciadon. • Hodiaŭ ni komune proponis aŭskulti fragmenton de la kanto „Espero brilas en la Mallumo” por la teksto de Andreo Rygielski el la jutuba profilo WaveSculptor. •  La akompana foto afiŝita de Alekso Miller en Telegramo prezentas grupon de kelkaj usonaj kongresanoj dum la 111-a UK. En la dua vico en verda T-ĉemizo troviĝas nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, Ruth “Margo” Keves-Cohen. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

  7. Sep 15

    E_elsendo el la 15.09.2026

    En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige kun la hodiaŭa jubilea E_elsendo el Varsovio. • Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo, pri la jubileanta Nacia Muzeo en Lublin (orienta Pollando) kaj la ekspozicio en la bjalistoka Muzeo de la Siberiekzilitoj. • En la E-komunuma segmento ni informas pri  evento omaĝe al la forpasinta ĉi-somere prezidanto de la Akademio de Esperanto – uea.org/gk/1332a1; pri UEA- alvoko kunfesti la septembrajn – Semajno de Paco kaj Tago de la Eŭropaj Lingvoj – uea.org/gk/1331a1. • Muzike akompanas nin Armel Amiot, kies elektronikan albumeton “Revivi” hodiaŭ – tio estas en lia naskiĝdatreveno – lanĉis Vinilkosmo. • En la foto akompananta la programinformon prezentiĝas en la kongreseja vestiblo de la 111-a UK en Graz la ĉefredaktoro de la Pola RetRadio en Esperanto. La foton peritan de Jungkee Lee faris Sunera el Koreio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo. .

  8. Sep 10

    E_elsendo el la 10.09.2026

    En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang – kongresa fotisto, akompanas nian programinformon. Detalajn informojn pri la premiito enhavas la GK de UEA: uea.org/gk/1275a1. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri Internacia Pritakso de Lernejaj Kapabloj-2025; pri la nova lernojaro en Pollando sen poŝtelefonoj; pri la sporta aktivado de poloj. • Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la svedaj-ĉinaj esploroj pri la lernorezultoj de ĉinaj lernantoj uzantaj kaj ne uzantaj AI-on. • Muzike akompanas nin la kanzono „Gitaristo”, kiun komponis kaj kantas Flávio Fonseca. Ĝia teksto, kies aŭtoro estas Ewa B. Grochowska, akiris la 1-an premion kiel la kantoteksto en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

5
out of 5
6 Ratings

About

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

You Might Also Like