Radikala tenero

Radikala tenero - feminismaj babiladoj pri la vivo

Radikala tenero kun Carolin & Stela. Feminismaj babiladoj pri la vivo. radikalatenero.substack.com

  1. May 25

    Post la balotoj en Hungario — parto 2

    “Mi daŭre kredas, ke kiam oni devas elekti inter malamo kaj espero, oni devas elekti esperon ĉiufoje.” ― Jacinda Ardern, el la libro Potenco de malsama speco Kelkaj ĝustigoj antaŭ la nova epizodo pri la vortoj iom mise uzitaj en la antaŭa epizodo: * prezidento ― estro de la ŝtato * ministro ― persono * ministerio ― la institucio Hodiaŭ ni daŭrigas la temon de la balotoj en Hungario. Ni pli detale parolos pri la nova ĉefministro Péter Magyar, kiel li fakte sukcesis venki en tiom mallonga tempo, iom pri la nova registaro, kiu nun jam estas oficiala kaj aŭgurita, pri la gestoj dum la unua tago krom la oficialaĵoj, ankaŭ pri la reago de Orbán al la novelektita ĉefministro, pri la popolfesto en la stratoj, kaj pri la unuaj agoj kaj planoj de la freŝa registaro. Jen en la bildoj la Ĉenponto kun la preĝejo Matias sur la monteto, apude la arte lumigita parlamento kun amaso da homoj festantaj. Tiu ĉi mapo estis menciita en la epizodo rilate al la urboj kiujn Péter Magyar sukcesis viziti kaj fari publikan paroladon kaj la rezultoj de la balotoj. La blua simbolas lian partion, la oranĝa la partion de Fidesz en la balotaj rezultoj. La punktetoj reprezentas la urbojn, vilaĝojn kiujn Magyar vizitis. Videble li ne faris paroladon en Budapeŝto — ne estas punktetoj nordmeze de la lando — grandaj regionoj kiuj antaŭe sen ajna dubo apartenis al Fidesz nun jam iĝis bluaj. Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

    56 min
  2. May 11

    Post la balotoj en Hungario — parto 1

    “La malĝoja vero estas, ke plej multe da malbono estas farata de homoj, kiuj neniam decidas esti bonaj aŭ malbonaj.” – Hannah Arendt Ni povas doni nur impresojn pri kion signifas la fino de la 16-jara reĝimo de Orbán. Kiu estas Péter Magyar? Kiam li aperis sur la sceno de politiko? Kio pri la amaskomunikiloj? Kio okazis la tagon kaj nokton de la balotoj? Kio pri virinoj en la parlamento kaj pri GLAT-aj rajtoj? Ni tuŝas iom de ĉiu temo, sed komprenbele ne eblas detali priparoli la nekredeblan detruan laboron de la ĝisnuna sistemo. Stela pleje koleras pro la daŭra malamparolo. La piramido de malamparolo ĝis genocido aspektas iel tiel. Citaĵo en la Auschwitz-Birkenau Muzeo kiu avertas ĉiujn alvenante: “Memoru, tio ne komenciĝis per gasĉambroj. Ĝi komenciĝis per politikistoj dividantaj la homojn per "ni kontraŭ ili". Ĝi komenciĝis per maltoleremo kaj malamparolo, kaj kiam homoj ĉesis zorgi, ili malsentemiĝis, kaj fermis la okulojn, tio fariĝis glita deklivo al genocido.” Jen kelkaj ligiloj pri la fakto, ke ĉiu sepa hungara infano naskiĝas eksterlande en la hungara: * Szabad Pécs: https://szabadpecs.hu/2017/07/minden-hetedik-magyar-gyerek-kulfoldon-szuletik-meg/ * HVG: https://hvg.hu/gazdasag/20170326_kulfoldon_szuleto_magyar_gyerekek (ĉiu sesa laŭ tiu ĉi artikolo el 2017). * 24: https://24.hu/fn/gazdasag/2019/04/10/ez-a-nemzettragedia-hatbol-egy-magyar-gyerek-kulfoldon-szuletik/ (Ĉiu sesa laŭ artikolo el 2019.) Ni daŭrigos la temon en la sekva epizodo. Ni pli detale parolos pri la nova ĉefministro Péter Magyar, kiel li fakte sukcesis venki en tiom mallonga tempo, pri la nova registaro, pri la reago de Orbán, pri inaŭguro en la Parlamento, pri la popolfesto en la stratoj, kaj pri la unuaj agoj kaj planoj de la freŝa registaro. Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

    53 min
  3. Apr 13

    Speciala tempovojaĝo: de egaleco al la sepdekaj jaroj

    “Vi serĉis floron kaj trovis frukton. Vi serĉis akvofonton kaj trovis maron. Vi serĉis virinon kaj trovis animon — vi estas seniluziigita.” el poemo de Edith Södergran, 1892-1923, finn-sveda verkistino el Karelio, kiu parolis jam frue multajn lingvojn - germanan, francan, rusan, anglan, svedan Nia hodiaŭa gasto havas tre specialan lokon en la koro de la RT-teamo! Nia gasto estas longtempa amikino de ni ambaŭ. Unu bonŝanculo estis surloke dum la babilado, ĉar Carolin loĝas samurbe kun Charlotte en Germanio. Se vi estis aktiva partoprenanto de la Telegramo-grupo Feminismo kaj Egaleco, tiam vi povis engaĝiĝi en diskutoj kun ŝi kadre de la temo. Ŝi ankaŭ estis prezidanto de TEJO inter 2020 kaj 2021. Kaj nuntempe ŝi havas grandan familion kun kvar infanoj. Originale svedo, Charlotte planis pasigi nur unu jaron en Hamburgo por studi, sed preskaŭ dudek jarojn poste restas daŭre en Germanio, lando kie parte troviĝas ŝiaj radikoj. Aŭskultu epizodon pri kulturaj kaj praktikaj diferencoj inter Svedio kaj Germanio, kaj pri la defioj en la ĉiutageco de mojosa patrino kun nekredebla pacienco. Charlotte menciis plurajn asociojn por kiu ŝi aktivas: * LUA pri nepagata laboro. * La sveda asocio en la urbo. * La ĵurnalo de enmigrintoj en Svedio. Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero La grupo, kiu estis menciita komence de la epizodo estas Feminismo kaj egaleco. This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

    1h 18m
  4. Mar 30

    Pri neduumeco kaj plurlingvismo en la familio kun Markos Malke Kramer

    “En mondo kiu ofte estas aŭ/aŭ, estas vere grave memori ke ankaŭ eblas ambaŭ, nek/nek kaj ĉio.” — Sally Goldner (diverseca aktivisto) Hodiaŭ nia gasto ĉe Radikala Tenero estas Markos Malke. Ri havas kvar idojn de kelkmonata ĝis 16 jaraĝa. Ri rakontas al ni pri la longa vojo malkovri sian identecon kaj kiajn paŝojn ri faris en sia vivo por senti sin agordita ankaŭ ekstere kiel ri sentas sin ene. Ni parolas pri genraj roloj, elŝrankiĝo, diversaj reagoj de la familio, amikoj kaj kolegoj. Ri ankaŭ venas de familio kie paroli kaj eduki kun pluraj lingvoj estas la normo. Ri rakontos pri diversaj landoj, translokiĝoj kun diversaĝaj infanoj, edukado en persone elpensita kalendara plurlingva sistemo. “Kreski kun pluraj lingvoj kaj teni ilin vivaj - ĉu tio eblas? - Jes, tio eblas!” - Rosemary Tracy, *1949, lingvistino kun la ĉeftemo plurlingvismo Ri ankaŭ kunverkis la Terminaron pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo. Vi trovas ĝin ĉi tie. Ankaŭ ri membras en la Akademio de Esperanto. Ni babiladas ankaŭ pri kreado de neŭtralaj versioj de lingvoj kiuj nature enhavas multe da genroj kiel la germana kaj la hispana. Kaj iom ankaŭ pri ria nova planlingvo: Dunianto. Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

    1h 7m
  5. Mar 11

    Feliĉan internacian tagon de la rajtoj de virinoj kaj homaj rajtoj!

    “Kiam la viroj silentas, estas nia devo, levi niajn voĉojn nome de niaj idealoj.” — Clara Zetkin Jen nia epizodo pri la historio de la tago, kiam tutmonde oni festas la “tagon de virinoj” la 8-an de marto. Kaj ne, ni ne volas simple florojn, ni volas rajtojn! Ekkonu la historion de la tago, kial kaj kiam komencis batali virinoj por siaj rajtoj, kiel ili organiziĝis internacie. Ni parolas ankaŭ pri niaj landoj. Do vi povos aŭdi pri la diferenco inter la du Germanioj post la dua mondmilito kaj pri la tago en Hungario el historia perspektivo ĝis ni alvenas al la nuntempo. Kio kolerigas nin nun? :) Ĉu vi protestis dum la tago? Ĉu vi festas ĝin? Kion vi pensas pri la tago? Ĉu ankoraŭ ĝi estas bezonata? Kiajn rajtojn vi volas kiujn vi ankoraŭ ne havas? “Kiel virino mi ne havas landon. Kiel virino mi ne volas landon. Kiel virino mia lando estas la tuta mondo.” — Virginia Woolf Niaj fontoj: https://www.internationalwomensday.com/Activity/15586/The-history-of-IWD (angla) https://www.internationalwomensday.org/history-of-international-womens-day/ (angla) Pri la hungara movado en la sindikatoj: https://www.munkaugyiszemle.hu/nonap-tortenete-es-helye-szakszervezeti-mozgalomban (hungara) Pri la germana historio: https://www.ddr-geschichte.de/GESELLSCHAFT/Feiertage/Frauentag/frauentag.html (germana) kaj dankon al Conny pro la rakontoj pri GDR! Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

    57 min
  6. Feb 9

    La arto de observado kaj Jane Goodall

    “Vi ne povas vivi eĉ unu tagon sen influi la mondon ĉirkaŭ vi. Kion vi faras, ŝanĝas la mondon, kaj vi zorge decidu kian ŝanĝon vi volas por la mondo.” — Jane Goodall La mojosa virino kiu ŝanĝis la difinon de homaro forpasis la 1-an de oktobro 2025. Ni tuj sciis, ke ni eventuale registros epizodon pri ŝi. Legante librojn, rerigardante filmojn kaj intervjuojn kun ŝi, restante kun niaj pensoj pri ŝia laboro kaj mondskala influo donas al ni forton kaj esperon en mallumaj tempoj. Aŭskultu pri ŝia infaneco en Britio, pri ŝiaj esploroj kun ĉimpanzoj en Gombe, Tanzanio, kaj kiel ŝi konfrontis la eminentajn profesorojn kun absolute revoluciaj esplormetodoj - kaj rezultoj! Ankaŭ gepatroj povas lerni multe pri ŝiaj edukmetodoj, kiujn ŝi kopiis de ĉimpanzaj patrinoj. Ĉiu foto aperas laŭ la publika permesilo. La intervjuo pri kiu Stela parolis en la epizodo “Famaj lastaj vortoj” troviĝas en Netflix: https://www.netflix.com/title/82053197 Informoj estas prenitaj de National Geographic kaj The Jane Goodall Institute, kaj de ŝiaj libroj: La libroj pri Jane Goodall estas The Book of Hope (Jane Goodall kaj Doug Abrams) kaj My life with the Chimpanzees (Jane Goodall). Ni rekomendas aŭskulti ilin kiel sonlibrojn, ĉar ŝi mem legas ilin, kaj ŝi havas tre imponan manieron paroli. Nian aŭskultan grupon en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

    56 min
  7. Jan 26

    Memore al Matthias (1987-2018) kun Ite Tytgat

    Averto pri la epizodo: en tiu ĉi epizodo ni profunde parolas pri suicido. Se vi ne sentas vin preta por tiu ĉi temo, tiam volonte aŭskultu alian epizodon. Ne hezitu serĉi helpon, se vi bezonas. “Kiam edzo mortas, la edzino estas nomita vidvino. Kiam gepatroj mortas, la infano estas nomita orfo. Sed kiam infano mortas… Ne ekzistas vorto por tio. Ĉar la doloro estas preter ĉio kion vortoj povas enhavi.” — el la Netflix serio When life gives you tangerines Nia gasto hodiaŭ estas Ite Tytgat. Ŝi loĝas en Antverpeno, ŝi estas biologiistino kaj patrino el belga Esperanto-dinastio, kiu antaŭ sep jaroj perdis unu de siaj infanoj, Matthias. Li aĝis 31, kiam li finis sian vivon. Tiu ĉi estas profunda interparolado pri mojosa juna viro, kaj pri la evento dum kiu la mondo por Ite haltis. Ni parolis pri la diversaj manieroj funebri en la familio, pri la tortura demando kial, pri reagoj de aliuloj, pri helpo de komunumo, pri la evoluo de ŝia funebro, kaj pri la daŭrigado de vivo kiu neniam estos kiel antaŭe. Ni elkore dankas la babiladon al Ite kaj ni gardas la memoron de eksterordinara Matthias por ĉiam. Bedaŭrinde niaj registraj kondiĉoj ne estis perfektaj, kaj vi verŝajne kelkfoje spertos tion dum la aŭskultado. Ni pardonpetas pro tio kaj dankas vian komprenemon. Nian aŭskultan grupon en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit radikalatenero.substack.com

    1h 16m

About

Radikala tenero kun Carolin & Stela. Feminismaj babiladoj pri la vivo. radikalatenero.substack.com

You Might Also Like