kern.punkto Eva & Johannes
-
- Society & Culture
-
Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
-
Aktorado
Nia ĉi-epizoda gasto al ni rakontas pri siaj spertoj fariĝi kaj vivi kiel profesia aktoro. Ni ekscias kiel oni fariĝas profesia aktoro kaj kiel oni ricevas rolojn. Pri la diferenco inter filma kaj teatra aktorado kaj la rilato de la aktoro kun siaj roloj.
-
Gemoj
Ni ĉiuj konas gemojn. Ili estas ŝtonoj, kiuj fascinas pro la koloreco kaj la strukturoj. Ni parolas kun nia gasto pri tio kio estas gemoj, kaj kial ili aspektas kiel ili aspektas. Pro tio ni ankaŭ klarigas fizikajn esplormetodojn por esplori gemojn.
-
Mediado
Ofte divorcantaj geedzaj paroj longege batalas en juĝeja proceso pri la postgeedzecaj reguloj. Tio plejofte ĉiujn envolvintojn – speciale la infanojn – longe streĉas kaj suferigas. Problemo ofte estas la malemo de la paro sobre interparoli. Mediado povas helpi en tio. Ni parolas kun nia gasto – profesia mediatorino – pri ŝiaj spertoj kun la profesio kaj kiel la tuta afero funkcias.
-
KP214 Seksismo
Nia ĉi-epizoda gasto kunfondis la blogon Egalecen kaj en ĝi verkadis pri ĉiutaga seksismo. Ni parolas la diskriminaciojn kaj malfacilaĵojn kiujn neviraj homoj spertas en sia ĉiutaga vivo.
-
Lingvaj esploroj
Ni ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surloke vojaĝas.
-
Verdigo de urboj
Ĉiuj ŝatas arbojn kaj parkojn en la urboj. Ili ne estas nur agrablaĵoj sed pli kaj pli necesaĵoj por la urba ekosistemo. Samtempe ili ankaŭ alportas riskojn por la urbo kaj ties enloĝantoj. Ni priparolas tiun temon kun spertulo.
Customer Reviews
Interesegajn temojn
Estas bona podkasto, kaj ĝi havas diversajn temojn, kiujn ĉiuj povas ĝui
Great conversations in Esperanto about diverse topics!
Estas granda plezuro aŭskulti esperantlingvajn konversaciojn pri diversaj temoj! La uzo de la lingvo, estas natura, kaj la enhavo estas interesega!
It's a great pleasure to listen to Esperanto language conversations about diverse topics! The use of the language is natural, and the content is interesting!
(If you're learning Esperanto, this is a great way to hear natural conversations, about diverse topics.)
Bonega
Ĝi estas la plej interesa podkasto mi trovis ĝisnune en Esperanto. Mi pensas ke Esperantujo bezonas pli de ĉi tiajn podkastojn. Eva kaj Johannes ne tre ŝatas priparoli politikon, kaj mi komprenas kial kelkaj homoj ne ŝatas tiun temon, sed mi ŝatus trovi podkaston kiu priparolas politikon el internacia vidpunkto. Tio estas mia sola plendo pri la podkasto, do se politiko ne estas via plej ŝatata temo, ĉi tiu podkasto estas perfekta por aǔskulti pri novaj aferoj en la mundo.